Oftaj Demandoj pri Common Voice
Oftaj demandoj:
Mi volas helpi, kion mi povas fari?
Bonege! Jen viaj opcioj:
- Donacu vian voĉon: commonvoice.mozilla.org/eo
- Helpu kolekti pli da frazoj: Sentence-Collector
- Traduku la retejon per pontoon
- Varbu! Ekzistas kelkaj reklamaĵoj por la projekto, ĉefe reklamrubandoj por sociaj retoj.
Mi ne ĉiam certas ĉu mi klaku "jes" aŭ "ne" kiam mi validigas registraĵojn. Ĉu estas reguloj?
Jes, vidu la Gvidliniojn por kontroli registraĵojn.
Kelkaj frazoj enhavas erarojn. Kiun fonton vi uzas? Ĉu mi povas doni pliajn frazojn al vi aŭ korekti malbonajn frazojn?
Se vi trovas erarojn, klaku al "denunci" kaj elektu kian eraron vi trovis.
La frazoj ĉefe venas el malnovaj libroj kaj el Vikipedio. Ankaŭ kelkaj blogoj kaj gazetoj permesis uzi siajn artikolojn. Se vi havas teknikajn spertojn vi povas forigi malbonajn frazojn rekte en Github. Ankaŭ eblas aldoni novajn frazojn en ilo kiu nomiĝas Sentence-Collector (frazoj-kolektilo).
Mi volas lerni pli pri la projekto Common Voice, kie mi trovas oficialajn informojn de Mozilla pri la projekto?
Plej bone legu la Community Playbook (en la angla).
Ligiloj
- commonvoice.mozilla.org/eo
- Common Voice en Vikipedio
- Sentence-Collector ilo por kolekti kaj validigi novajn frazojn por la projekto
- Traduktado de la retejo per pontoon
- Common Voice ĉe Github
- https://github.com/parolrekonado - La esperantlingva parolrekonado ĉe Github
- Mozilla Voice Community Playbook manlibro pri la tuta projekto (en la angla)
Kontaktu nin
- Matrix: #esperanto:mozilla.org ĉe chat.mozilla.org
- Telegramo: Parolrekonilo por Esperanto
Artikoloj kaj videoj pri la projekto
- Liberafolio:
- Vikipedio
- Aliaj
- revuoesperanto.org Nova projekto de Mozilla ebligos al maŝinoj paroli en Esperanto
- E@I: Nova projekto de Mozilla ebligos al maŝinoj paroli en Esperanto
- Evildea: Contribute your voice! | Kontribuu per via voĉo!