Parolteknologio en Esperanto
Ni volas instrui al maŝinoj kiel Esperantistoj parolas.

Gvidlinioj por kontroli registraĵojn

Ĉi tiu teksto estas traduko de la anglaj gvidlinoj:

Dankon al Pablo pro la tradukado!

Problemoj kun la registrado.

Mislegadoj

Oni devas ege atente ke la registraĵo enhavas ekzakte kion estas skribita; rifuzu ĝin eĉ se estas malgrandaj eraroj. Plej oftaj eraroj estas:

  • Perdo de la unua vorto en la komenco de la regisraĵo.
  • Mankas la akuzativo en unu vorto.
  • La fino de la lasta vorto estas perdita pro malŝalti la registraĵon tro malfrue.
  • Unu vorto estas provlegita kelkfoje.

Ekzemple:

✅ Mi ŝatas bieron el tritiko.
❌ ŝatas bieron el tritiko.
[‘Mi’ preterlasita]
❌ Mi ŝatas biero el tritiko.
[Devus esti ‘bieron’]
❌ Mi ŝatas bieron el tritik.Se
[La registraĵo estas haltigita antaŭ la fino de la lasta vorto]
❌ Mi ŝatas bieron el tritiko-bone.
[Oni faris pli longan tekston ol petita]
[La vorto 'bone' ne estas en la teksto]

Diverseco de prononcoj

Estu atenta al ne rifuzi registraĵon nur ĉar la uzanto prononcis ‘malbone’ unu vorton, metis la akcenton en erara loko aŭ similaĵo. Estas multaj pronocoj en la mondo, kaj kelkajn el ili eble vi ne ankoraŭ aŭdis. Permesu sufiĉan marĝenon en la prononco por tiuj kiuj parolas malsame al vi.

Aliflanke, se vi ne certas pri iu prononco, simple klaku ‘ignori’.

Fona bruo

Ni volas ke la algortimo de aŭtomata lernado kapablos manaĝi variecon de fona bruo, eĉ akcepti laŭtajn bruojn, se ili ne malpermesas aŭdi la tutan tekston. Fona muziko bonas, muziko tiel laŭta ke ne permesas ke vi aŭdu ĉiujn vortojn, ne.

✅ {Terni} La gigantaj dinosaŭroj de la Triaso {tuso}.
❌ La gigantaj dino {tos} de la Triaso.
[Parto de la teksto ne estas aŭdebla]

Se la registraĵo estas interrompita aŭ enhavas krakaĵojn, rifuzu ĝin, escepte ke la tuta teksto estas aŭdebla kaj komprenebla:

❌ {krakado} gigantaj dinosaŭroj {krakado} -riaso.
[Parto de la teksto ne estas aŭdebla]

Fonaj voĉoj

Fona bruo bonas, sed ni ne volas aldonajn voĉojn kiuj povas provoki ke algortimo identigus vortojn kiuj ne estas en la teksto. Se vi povas aldonajn vortojn al tiuj kiuj estas en la teksto, la registraĵo devas esti rifuzita. Ĝenerale, tio okazas se estas fona televido, aŭ estas proksima konversacio.

❌  La gigantaj dinosaŭroj de la Triaso. [Ĉefa voĉo]. Ĉu vi venu? [Alia voĉo]

Laŭteco

Estos natura variecono inter malsamaj legantoj. Rifuzu nur se la laŭto estas tiel alta ke la registraĵo interrompiĝas, aŭ (pli kutime) se ĝi estas tiel mallaŭta ke vi ne povas aŭskulti kion oni diras sen legi la tekston-.

Efektoj de legado:

Plej ofte estas registraĵoj de homoj kiuj parolas nature. Vi povas akcepti kelkfoje ne naturajn registraĵojn de homoj kiuj krias, murmuras aŭ ‘dramigas’ per sia voĉo. Rifuzu la kantitajn registraĵojn kaj tiuj kiuj estas sintezitaj per komputilo.

Problemoj rilate al skribita teksto.

Se la skribita teksto enhavas erarojn aŭ nekutimaj neesperantaj vortoj bonvole uzu la butonon “denunci”.

Ĉu vi ankoraŭ ne certas?

Se vi trovas ion ne kovrita per ĉi tiuj direktricoj, votu laŭ vian plej bonan kriterion. Se vi vere ne kapablas decidi, klaku ‘ignori’ kaj iru al la venonta registraĵo.